dimarts, 14 de novembre del 2017

Presentación libro de Miguel Hernández en esperanto. Jueves 16. 18 horas. Alacant.



Bueno, pues ya se acerca el día :-) Os confirmo que ya tenemos el nuevo libro de Miguel Hernández en esperanto, calentito y recién sacado del horno, y que mañana Miguel Fernández y yo nos acercaremos a Orihuela, donde empieza el Congreso sobre el poeta.

El jueves a partir de las 6 de la tarde es la presentación de nuestro libro, en Alicante (instituto Gil-Albert), por si acaso alguno de vosotros quiere y puede acercarse.

Os adjunto el programa, que también podéis ver en:

Los que no se puedan acercar, que sepan que en breve tendréis disponible esta segunda edición en el Grupo de Valencia.

(Os lo escribo en castellano por si lo queréis difundir a amigos y simpatizantes)
Hasta muy pronto, un abrazo

José Antonio del Barrio
Presidente, Federación Española de Esperanto (HEF)
Rodríguez San Pedro, 13, 3. ES-28015 Madrid
Tel: (+34) 638 547 104
http://www.esperanto.es/


Toño del Barrio
http://www.delbarrio.eu

__________________________________________________________________


Saluton, karaj.

Mi scias ke Alikanto estas alia mondo ol Valencio, sed tamen... ;-)
Kiel mi komentis al iuj el vi, ni havas tre bonan okazon por diskonigi Esperanton, la venontan monaton: en provinco Alikanto okazos kongreso pro la datreveno de la morto de Miguel Hernández, kaj HEF planas prezenti novan eldonon de la traduko de tiu verkisto al Esperanto.

Ni proponis tion al la organizantoj, kaj oni konfirmis nian partoprenon: dum la oficiala programo, Miguel Fernández kaj mi mem prezentos la novan eldonon de tiu libro, en komuna prezento de aliaj du libroj pri li. Tio okazos la 16an de novembro, ĵaŭde, vespere inter la 18:00 h. kaj la 20:00, en la Casa Bardín, sidejo de la IAC Juan Gil-Albert, C/ San Fernando 44.

Krome, ni partoprenos ankaŭ en la “akademia” parto, kaj Miguel Fernández kaj mi prezentos referaĵon pri la tradukado de MH al Esperanto, sed ili ankoraŭ ne konfirmis la tagon, kaj mi ne certas ke tiu ĉi estos malferma al la ĝenerala publiko. La kongreso havos aliajn programojn, la 15-an en Orihuela, la 16-an kaj 17-an en Alikanto, kaj la 18-an en Elĉo (Elche/Elx). Vidu: http://congresomiguelhernandez.org/
Miguel kaj mi vojaĝos jam la 15-an, probable kun aliaj amikoj

Nu, mi informos vin pri novaĵoj, sed notu la daton, kaze ke vi povas rezervi ĝin por akompani nin.
Brakumojn,
Toño del Barrio
Hispana Esperanto-Federacio