dilluns, 13 de novembre del 2017

Presentación "Tagoj kaj ruinoj". Memorias en campos de concentración y exilio de Jaume Grau Casas. Traducción y edición en esperanto, Miguel Fernández. Edición francesa original, Marie-Hélene Meléndez.


https://www.nodo50.org/esperanto/Libroservo/TkR.htm


TAGOJ  KAJ  RUINOJ

Jaume Grau Casas, SATeH, Madrido 2017, 505 paĝoj, 25 cm

Mi ne plendas pri la malsato, la soifo aŭ la morto,
mi plendas pri tio,
ke oni murdis mian liberecon.
Jaume Grau - 1944

Kortuŝaj rakontoj de Jaume Grau Casas, prestiĝa kataluna esperantisto, pri travivitaj ĉiutagaĵoj dum ties pli ol 5-jara internigo en francaj koncentrejoj.

Jen la enkonduko de la tradukisto, Miguel Fernández:

Apenaŭ mi finis la esperantigon de la tekstoj de Jaume Grau Casas, mi sentis min plena de vibroj, kontenta pro la efektivigo de tiu granda kaj grava tasko, sed orfa je lia ĉeesto. Dek unu monatojn mi spirite akompanis lin tag-post-tage, kun la escepto de kelkaj nelongaj periodoj, en kiuj alisfera esperantumado provizore disigis min de li, de lia kalvario kaj de lia universo da esperoj.

Kiel esprimi la entuziasmon de mi spertitan, kiam mi sciiĝis pri la ekzisto de la originalo? En 2014, okaze de la 73a kongreso de HEF (Hispana Esperanto-Federacio), mia amiko Xavi Alcalde informis min pri la afero: taglibro, leteroj, rakontoj, notoj, verkitaj ‒ plejparte hispanlingve ‒ de la ĉefa responsulo de 
Kataluna Antologiodum lia ekzilo en diversaj francaj koncentrejoj post la venko de la faŝisma puĉo kontraŭ la Duan Hispanan Respublikon. Grau pasigis entute pli ol 5 jarojn kaj duonon (de 1939 ĝis 1944) en tiaj malliberejoj. Poste li loĝis 2 jarojn kaj duonon ĉe esperantisto en Tuluzo. Fine li revenis Hispanien en 1948, 9 jarojn post ol li transiris la landlimon. Unu jaron poste, li devis transloĝiĝi de sia tiom longe sopirata Barcelono en Valencion, kie sekvajare li forpasis. En 1950. En la jaro, kiam mi naskiĝis kiel filo de paro da hispanoj same venkitaj de faŝismo en tiu sama milito, kiu forportis tiom da mirindaj homoj kaj ekstermis tiom da grandiozaj idealoj.

Dek jarojn poste, en 1960, triopo da geesperantistoj el Tuluzo vizitis la familion de Grau Casas en Valencio kaj lasis al ĝi valizeton, keston kaj kelkajn skatolojn, konfiditajn al ili de la kataluna verkisto. La valizeto plenis de paperfolioj kun skribaĵoj liaplumaj. Parto el ili konstituas la teksbazon de ĉi verko. En 2014, tiu parto, francigita kaj komentita de la franca kuracistino kaj esploristino Marie-Hélène Meléndez, aperis libroforme, sub la nomo 
Ulysse dans la boue [Uliso en la ŝlimo]. Dank’ al ĝi, franclingvaj legantoj povis kundividi la peripetiojn de ĉi homeca homo, de ĉi eminenta esperantisto, de ĉi brava intelektulo, verkitajn surloke kaj en eŭropa kunteksto tiel aparta, ke ili kunaj konstituas valoran ateston, krom persona, historian. Por Grau, verkado konsistigis lian ĉiutagan manaon, la motoron de lia vivo, de terure malfacila vivo aliflanke sieĝata de kormalsano. Plej pura kaj nuda vero do ŝprucas el la 575 paĝoj, kiuj konsistigas tiun libron, eksterordinaran dokumenton pri neforgesenda dolora parto de la hispana kaj de la eŭropa historioj. Neforgesenda ĉefe por la junaj generacioj, kiuj devas scii, de kie ni devenas kaj kial ĉio nuna okazas en la maniero, kiel ĝi okazas. Neforgesenda ĝuste ĉi-momente, kiam Eŭropo hontinde fie fermas la pordon al kompatinduloj, kiuj fuĝas el milito kaj morto. Kiam la fortoj de la reakcio, ve!, triumfas en- kaj ekster-lande. Kiam ie tie ripetiĝas la ascendo al la politika potenco fare de idoj de mallumo balote elektitaj proteste kontraŭ la starigitan sistemon. Kiel absurda kaj danĝera formo de protesto!

Kiam Xavi proponis al mi surpreni la esperantigon de la originalaj tekstoj, verkitaj, ĉefe, en la hispana, sed, etparte, ankaŭ en la franca kaj en la kataluna, mi sentis min honorata. Plej volonte kaj fervore mi akceptis la proponon. Poste mi turnis min al mia kamarado kaj amiko Pedro Sanz, sindona kaj senlaca batalanto por la bono de nia afero, de SAT kaj de SATeH, sur diversaj areoj, sed, ĉefe, sur la tereno de la eldono de ame prizorgataj ‒ kaj alte taksataj ‒ E-libroj. Kaj Pedro entuziasme engaĝis sin en la kompostadon kaj publikigon de ĉi verko.


Kiom da horoj ni pasigis plenumante niajn taskojn! Kiel enorman kontentecon ni ricevis, kiam ni konstatis, ke la amata 
Tagoj kaj ruinoj jam pretas por vidi la lumon libroforme! Temas ne pri unu el la pluraj, sed pri la plej grand-envergura el ĉiuj libroj ĝis nun publikigitaj de Libroservo de SATeH.

Jam de la momento, kiam en Esperantujo oni eksciis, ke ni laboras super ĉi projekto, ni ricevis mesaĝojn entuziasmajn kaj kuraĝigajn. Kelkaj amikoj montris al ni sian senpaciencon vidi ĝin realigita, la grandan intereson, kun kiu en kelkaj E-rondoj oni atendis ĝian aperon.


Tamen ni preferis voji senhaste sed senhalte, flegante ĉiun fazon de ĉi entrepreno, kiu montriĝis giganta antaŭ ni. La tekstoj ricevitaj prezentis problemojn. Temis pri transskriboj de originaloj ne ĉiam klaraj, ĉar skribitaj de Grau per aĉaj krajonoj, plumoj, inko… En bedaŭrindaj kondiĉoj… Sur la marĝenoj de ĵurnaloj, inter la linioj de gazet-artikoloj, sur la reverso de kovertoj, sur recikligitaj paperoj ie tie ronĝitaj de ratoj ĉe frazeroj esencaj por la kompreno de la ĝusta senco de tutaj propozicioj… Antaŭ tio, tradukisto devas multe analizi, konjekti, pesi eblojn… antaŭ ol alpreni finan decidon pri la plej probabla signifo de multaj frazoj.


Aliflanke, la enhavo prezentas veran defion al esperantiganto. En ĝi, Grau parolas pri ĉio ĉiela kaj tera, dia kaj homa. Pri plej diversaj malsanoj, malsanuloj, kuraciloj, specifaĵoj… Pri nutraĵoj kaj trinkaĵoj… Pri artikoloj el sciencaj revuoj, pri ĥemiaj eksperimentoj de li mem realigitaj ne kiel flavbeka amatoro, sed kiel progresinta spertulo… Pri klasika mitologio, pri historio kaj geografio… Pri opero… Pri sociologio kaj etnologio… Pri lingvistiko… Kaj, kompreneble, pri literaturo, ĉefe pri poezio, nome pri sia maroto. Altfluge, intelektule, varie.


Sed la plej gravan ŝtonon de falpuŝiĝo en 
Tagoj kaj ruinoj konsistigas lia eksterordinara ŝato ludi per vortoj. Ja ludi per vortoj kaj en la hispana kaj en la kataluna. Ludi per vortoj surbaze de ne nur ieaj tieaj esprimoj, sed eĉ de tutaj rakontoj, kie liaj spritaj sencokombinoj faras nepraj ne pokajn klarigojn per piednotoj.

Se paroli plue pri notoj, menciindas, ke mi esperantigis la plejmulton el la altvaloraj klarigoj, esploroj kaj aldonoj far Marie-Hélène Meléndez, sperte, kompetente kaj science de ŝi ellaboritaj, aperantaj en ŝia 
Ulysse dans la boue. Ni responsuloj pri ĉi esperanta eldono kaptas la okazon por plej profunde danki ŝin pro ŝia afabla permeso tion fari.

Tion spite, tiuj notoj ne sufiĉis por nia projekto. Verko adresita al internacia legantaro devas havi internacie identigeblajn kulturajn trajtojn. Ja inter la kulturoj hispana kaj franca ekzistas granda kvanto da kundividataj elementoj, konotaciaj valoroj, formuladoj… Pli ol ni hispanoj kaj francoj imagas unuavide. Sed, certe, universala publiko plejparte ne komprenas ilin ĝismedole. Ilin do ĉi-okaze mi devis note klarigi. Kaj kion diri pri la abundo da specife hispanaj kaj katalunaj kultureroj kaj historiaj elementoj en la originalo? Ili ĉiuj substancigas gravajn partojn de la mondo sopirata de Grau kaj reproduktita de lia plumo en 
Tagoj kaj ruinoj. Ilin do mi eksplikis surbaze de jen piednotoj, jen apendicaj notoj en la sekcio Aneksaĵoj.

Krome, ekzistas en PIV, en la zamenhofa 
Proverbaro, en la verkoj de niaj grandaj majstroj… esperantaj esprimoj tute paralelaj aŭ respondaj al hispanaj idiomaĵoj surpaperigitaj de Grau. Ili, tamen, nekonatas, fremdas kaj ne tuj asimileblas de granda parto de la esperantistaro. Ilin do mi, same, glosis ĉiufoje, kiam estis oportune kaj konvene uzi ilin. Kaj glosis ankaŭ neologismojn, kiujn mi nepre devis enkonduki. Kaj referencis la esperantan version de poemoj, esprimoj, verkoj… cititaj en la libro.

Nu, ĉiuj ĉi notoj de mi aldonitaj aperas kun jena indiko: 
(Noto de la E-eldono), por diferencigi ilin disde tiuj de Meléndez, kiuj portas neniun indikon pri aŭtoreco. Sur la tereno de la biografiaj notoj en ĉi libro, menciindas la kontribuo de Xavi Alcalde kiel haviganto de plej diversaj kaj interesaj donitaĵoj. Krome, troveblas eĉ du notoj de Grau mem kun jena indiko: (Noto de la aŭtoro).

Rilate al la tekstoj originale verkitaj de Jaume Grau en la kataluna lingvo, mi disponis la sindonan helpon de rondo el beletramaj membroj de KEA (Kataluna Esperanto-Asocio). Aparte dankindas unu el tiuj rondanoj, mia amiko Alfons Tur, pluraj el kies proponoj pri elkatalunigo en Esperanton montriĝis trafaj kaj adoptindaj.


Analoge, por la ne multaj partoj konceptitaj de Grau en la franca lingvo, samkiel por la abundaj kaj altvaloraj dokumentoj, esploroj kaj aldonoj far Marie-Hélène Meléndez, mi kalkulis je la helpo de Maria Dolors Godoy kaj Eduardo Berdor. Efektive, kunordigate de Xavi Alcalde, ĉi paro da geamikoj realigis tradukojn de tiuj tekstoj en la hispanan, kiuj servis al mi kiel forta bazo por mia esperantigo de ili. Plej elkoran dankon, karaj geamikoj.


Ankoraŭfoje Meléndez dankindas. Ĉi-okaze, pri la grafika areo de ĉi libro. Ŝi malavare permesis al ni reprodukti bildojn kaj fotojn aperintajn en ŝia Ulysse dans la boue. Parton de tiu grafika materialo liveris al ŝi institucioj kiel Esperanto-Biblioteko Ramon Molera Pedrals, diversaj unuopuloj kaj la familio Grau, kies membro Jordi Grau, nepo de Jaume, aperas kiel kunlaboranto en 
Ulysse dans la boue kaj ofte animis nin labori plue super ĉi amata esperanta versio de la skribaĵoj de la avo. Al ĉiuj ĉi homoj ni volas esprimi nian plej ardan kaj sinceran dankon.

Havi enmane 
Tagoj kaj ruinoj, foliumi ĝin, tuŝi ĝiajn paĝojn, flari ilin… estigas ĉe mi senton de pleneco. Min levas en la sepan ĉielon la fakto, ke ĉi-libre mi eĥis la imponan ateston de mia admirata Jaume Grau per mia propra esperanta voĉo. Kiel alta honoro! Kiel granda responso! Kaj kiel eksterordinara ŝanco fari omaĝon al li per mia partopreno kiel tradukanto kaj komentanto en ĉi projekto tiel ega kiel pasiiga. Al li kaj al ĉio, kion li reprezentas! Al la progresema Hispanio forlasita de la frataj burĝaj demokratioj en la faŭko de faŝismo. Al la Hispanio torturita kaj murdita, enprizonigita aŭ ekzilita pro la delikto defendi laŭleĝan reĝimon elektitan de la popolo. Al la krime paf-ekzekutita Hispanio, multegaj el kies restaĵoj ‒ kia honto! ‒ ankoraŭ nun kuŝas en nekonataj fosaĵoj kaj vojflankoj. Al mia patro, kiu, malgraŭ ke li suferis koncentrejon kaj la ekstermon de lia revo pri libero, egalo kaj frateco, ĉiam estis por mi la enkorpiĝo de viv-amo, pasio, bonhomeco kaj espero. Al ĉiuj viktimoj de tiu milito kaj de la sekvaj teruraj 40 jaroj da naci-katolikisma diktaturo.

Kun la sama emocio, mi priomaĝas ĉi-kuntekste la homojn, kiuj oferis sian vivon en la tasko pruvi, ke la utopio eblas. La laboristojn, kiuj, reage kontraŭ la puĉon en 1936, por la unua fojo en la mondhistorio sukcesis transigi al la praktiko la liberecanan teorion en pluraj hispanaj vilaĝoj.

Al ĉiuj jam menciitaj idoj de la lumo, inkluzive de la ne aluditaj membroj de la Internaciaj Brigadoj, mi dediĉas ĉi-okaze la finajn versojn de mia poemo 
Konĉerto por la Unua de Majo, el la poemlibro El miaj sonoraj soloj:

Via poem’ eterna
raketas mute, bunte, fajropalme
en ĉi portempa nokto de l’ lumidoj,
flamas en mi, torentas tra la vejnoj.
Kaj elfluas
per ĉi sonor’ humila,
eĥo de miaj larmoj kaj animo,
per kiuj mi aspergas vian nomon.

Apenaŭ mi skribos la lastan vorton de ĉi enkonduko, mia beletramo sendube portos min al nova mirinda frenezaĵo, al nova proza aŭ versa aventuro,

kaj mi batalos plue por la lumo,
ĉe la literatura barikado,
pafante per armiloj
ŝargitaj per futuro.
Sanon kaj poezion!





Publicado el 9 nov. 2017

SUSCRIBIRSE 851
Javier Alcalde kaj Miguel Fernández prezentas la monumentan verkon "Tagoj kaj ruinoj" de la kataluna pioniro Jaume Grau Casas, farĉante la prezenton per interesaj anekdotoj, en la 76a Hispana Kongreso de Esperanto, kiu okazis en Teruelo de la 23a ĝis la 25a de junio de 2017





Publicado el 23 oct. 2017

SUSCRIBIRSE 249

Pedro Sanz parolis pri la eldona flanko de la verko "Tagoj kaj ruinoj" de la kataluna pioniro Jaume Grau Casas, prezentita kune kun Miguel Fernández, en la 38a Kataluna Kongreso de Esperanto, okazinta en Àger en oktobro de 2017.